Kalmara sandviĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalmara sandviĉo en bastonpano akompanata de biero.
Kalmara sandviĉo.

La kalmara sandviĉo - hispane bocadillo de calamares - estas tre ofta specialaĵo de la kuirarto de Hispanio konsistanta el kalmaroj panumitaj en faruno kaj frititaj en oleo kiu preskaŭ ĉiam estas el olivo.

Ĉi tiu sandviĉo estas tiom populara ke ĝi troviĝas en preskaŭ ĉiuj trinkejoj de Madrido, la hispana ĉefurbo, tre tipa manĝaĵo en la Madrida Ĉefplaco, unu el la plej karakterizaj aromoj de ties placo.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Kutime oni tranĉas la kalmarojn en rondpecoj similaj al ringoj 1 cm larĝe, kaj poste ili estas kovrataj el faruno kaj fermento. Post tiu preparado oni fritas ĝin en vegetara oleo ĝis kiam ili estos kvazaŭ orumitaj. Aliflanke oni tranĉas la panon en pecoj kaj servas ĝin en telereto por tuja manĝado.