Saltu al enhavo

Kalusahaĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalusahaĉi
rivero
Bazaj informoj
Longeco 121 km
Fluo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj [[]]
vdr
Rivero Kalusahaĉi

La Kalusahaĉi, en angla Caloosahatchee estas nigrakva rivero de la sudokcidenta Golfa Marbordo de Florido en Usono, proksimume 108 km longa.[1] Ĝi ricevas akvojn el ruraj areoj de la norda bordo de Evergladoj nordokcidente de Miami. Kiel grava ligilo de la interna sistemo de akvovojo de suda Florido, tiu rivero formas tajdan estuaron laŭlonge de plej fluejo kaj ĵus iĝis celo de klopodoj por rehavi kaj konservi Evergladojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rivero elfluas el la Lago Hikpoĉio, en sudorienta kantono Glades, proksimume je 16 km okcidente de Clewiston. Ĝi fluas okcidente al sudokcidento preter La Belle, kie ĝi iĝas tajda, formante estuaron laŭlonge de ties plej malaltaj 40 km. Ĝi plilarĝiĝas proksime de la golfo, preter Fort Myers kaj Cape Coral. Ĝi eniras en la Meksika Golfo je 16 km sudokcidente de Fort Myers ĉe Golfo San Carlos, protektata de la insulo Sanibel.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. U.S. Geological Survey. National Hydrography Dataset high-resolution flowline data. The National Map Arkivigite je 2017-08-23 per la retarkivo Wayback Machine, Konsultita la 18an de aprilo, 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 26° 31′ 01″ Nordo 82° 01′ 59″ Okcidento / 26.5170225 °N, 82.0331467 °U / 26.5170225; -82.0331467 (mapo)