Kalvinana preĝejo (Beregdaróc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Beregdaróc
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Beregdaróc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia signifa historia monumento en Hungario, en vilaĝo Beregdaróc.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua pera mencio pri la preĝejo okazis en la 14-a jarcento, la senpera mencio en 1423. Dokumento menciis en 1465 nomon (dediĉon) de la kirko (Marteno de Tours). En 1595 la kirko estis jam posedaĵo de la kalvinanoj. La kvadrata turo estis konstruita nur en 1838. Pro incendio la kirko difektiĝis en 1862, post la baldaŭa renovigo la originaj freskoj jam malaperis. Inter 1991-1994 arkeologoj esploris la konstruaĵon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto en la mezo de la vilaĝo. Ĝi havas 3 partojn: la turon, la navon kaj la absidon, kiu origine estis duonronda, nun oklatera. Ekstere pilieroj apogis la duonrondan absidon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]