Kalvinana preĝejo (Felsőregmec)
Kalvinana kirko de Felsőregmec | |
---|---|
Kalvinana kirko en Felsőregmec
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Felsőregmec |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Felsőregmec.
Historio
[redakti | redakti fonton]La tiam katolika romanika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento antaŭ invado de la tataroj (1241). Kelkaj supozas, ke paŭlanoj estis la konstruistoj. En la 14-a jarcento ĝi estis trakonstruita jam en gotiko. Post la mezepoko jam la kalvinanoj havis la preĝejon. En 1884 la nun videbla formo estiĝis, en 1937 oni faris novan plafonon, en 1959 la plena kirko estis renovigita. Pli nova renoviĝo okazis en la 1990-aj jaroj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto. La fasado estas simetria, malsupre la enirejo funkcias, pli supre la kvadrata turo altiĝas. En flanko de la navo estas ankaŭ alia enirejo. La navo kaj la absido ekstere ne havas diferencon, nur estas apogpilieroj ĉe la kunmetaĵoj. Interne la sanktejo estas gotika, la muroj estas blankaj laŭ kutimo de la kalvinanoj.
Interesaĵo: la kirko estas videbla en blazono de Felsőregmec.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare kun fotoj