Kalvinana preĝejo (Felsőregmec)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Felsőregmec
Kalvinana kirko en Felsőregmec
Kalvinana kirko en Felsőregmec
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Felsőregmec
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Felsőregmec.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiam katolika romanika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento antaŭ invado de la tataroj (1241). Kelkaj supozas, ke paŭlanoj estis la konstuistoj. En la 14-a jarcento ĝi estis trakonstruita jam en gotiko. Post la mezepoko jam la kalvinanoj havis la preĝejon. En 1884 la nun videbla formo estiĝis, en 1937 oni faris novan plafonon, en 1959 la plena kirko estis renovigita. Pli nova renoviĝo okazis en la 1990-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto. La fasado estas simetria, malsupre la enirejo funkcias, pli supre la kvadrata turo altiĝas. En flanko de la navo estas ankaŭ alia enirejo. La navo kaj la absido ekstere ne havas diferencon, nur estas apogpilieroj ĉe la kunmetaĵoj. Interne la sanktejo estas gotika, la muroj estas blankaj laŭ kutimo de la kalvinanoj.

Interesaĵo: la kirko estas videbla en blazono de Felsőregmec.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Blazono de Felsőregmec
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.