Kalvinana preĝejo (Olaszliszka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko en Olaszliszka
Aerfoto pri kalvinana kirko en Olaszliszka
Aerfoto pri kalvinana kirko en Olaszliszka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Olaszliszka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Olaszliszka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Onidire jam en 1525 formiĝis kalvinana grupo en la vilaĝo. En la 1540-aj jaroj ili uzis la katolikan preĝejon. En 1597 solduloj de Habsburgoj bruldetruis la kirkon, en la 1600-aj jaroj la kalvinanoj rekonstruis ĝin. Ĝis falo de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la kalvinanoj havis la kirkon nur laŭ la politikaj cirkonstancoj, poste eterne la kirko restis katolika. La kalvinanoj aranĝis mesojn en privataj domoj. La nun videbla kalvinana kirko estis konstruita inter 1784 kaj 1787, sed la turo nur en 1808. Pro diversaj difektoj rekonstruado okazis en 1828, la kirko estis renovigita en 1937, poste en 1975. En 1975 la kirko ene estis pentrita, ekstere en 1995.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto en mezo de la vilaĝo. En mezo de la fasado la turo altiĝas, ĉe la piedo la enirejo funkcias, sed ankaŭ flanke estas alia enirejo. La navo estas pli larĝa, ol la turo; la kvadrata turo reliefas. Interne la mebloj, predikejo kaj galerio devenas el la 1800-aj jaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.