Kalvinana preĝejo (Püspökladány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko en Püspökladány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Püspökladány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Alto 43 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Püspökladány.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj prenis la protestantismon en la 16-a jarcento. Ili tuj profitis la katolikan preĝejon, kiu bruldetruiĝis en 1658. Püspökladány ricevis la eblecon artikola preĝejo en 1681. En 1739 ĥoleroepidemio okazis, el la lignaĵoj (plafono, benkoj) oni kreis ĉerkojn. En 1771 la kirko estis pligrandigita. La nun videbla kvadrata turo estis konstruita inter 1786 kaj 1788, poste oni malkonstruis la malantaŭan gotikan navon kaj pli nova estis konstruita inter 1793-1800 kun interna galerio. En 1840 incendio okazis, tial en 1859 la turo estis renovigita, samtempe estis konstruita rondira teraso por la fajrobrigado. Postaj renovigoj okazis en 1904, 1935, 1974, 2002. La orgeno alvenis en 1905.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en parko. La fasado konsistas preskaŭ el la turo, malsupre estas la ĉefenirejo. La unusola navo finiĝas en duonronda sanktejo. Interne 2 galerioj estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.