Artikola preĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Svätý Kríž - artikola preĝejo
Artikola preĝejo en Hronsek

Artikola preĝejo - slovake Artikulárny kostol, hungare Artikuláris templom, germane (la precipa lingvo de la tiutempa Habsburga Imperio) Artikularkirche - estas kirko, do kristana sakrala konstruaĵo, konstruita surbaze de artikoloj akceptitaj en la jaro 1681 en la parlamento okazinta en Urbodomo de Sopron, kiuj ebligis konstruadon de protestantismaj ekleziaj objektoj en kelkaj departementoj kaj urboj en Hungara reĝlando.

Historiaj koneksoj de la estiĝo de la artikolaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Reformacio.

Morala falo de la socio en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj evitis eĉ ne al eklezio kaj ties reprezentantoj. Maltrankviloj en okcidenta imperio kaj eklezio kulminis per Avinjona paparo (13081378) kaj papa skizmo (13781416), gradigita per milito inter nobelaro, ribeloj de kamparanoj kaj disvastiĝanta korupto en ordena sistemo. Tiuj ĉi eventoj apartenis al kaŭzoj de estiĝo de reformacia movado. Reformacio devene disvastiĝis el okcidento kaj nordo ĉefe el Germanio kaj se kun tiuj ĉi landoj ekzistis proporcie bonaj komercaj interrilatoj, post nelonge ĝi venis al Slovakio. Novaj ideoj subtenataj de la nobelaro signifis certajn liberigojn. Ekleziaj ceremonioj estis simpligataj kaj diserva lingvo estis tiu, al kiu ĉiuj komprenis. Eĉ kiam periodo de la plej granda evoluo de la reformacio en Slovakio (en malnova Hungarujo: Supera lando) estis en la jaroj 1521-1523, en Hungara reĝlando senĉese regis katolikistaj Habsburgoj.

Kontraŭreformacio kaj rekatolikigo[redakti | redakti fonton]

Dum koncilio en Trento (j. 1550) la reformacio estis kondamnita kaj komencis kontraŭreformacio kaj rekatolikigo. Ankoraŭ en la 1-a duono de la 17-a jarcento la ideoj de reformacio estis en Slovakio tiel alparoligemaj, ke al la reformacio anonciĝis 90 % kredantaj slovakoj eĉ kun mezepokaj preĝejoj.

Regantoj volis atingi repaciĝon inter Romo kaj protestantoj, sed la provoj frakasiĝis kaj estis renovigita severa inkvizicio. Kiam la reformigitoj postulis religian liberecon, reganto Rudolfo la 2-a, diference de sia patro Maksimiliano, kiu estis pli renkontiĝema, kategorie rifuzis tion kaj proklamis, ke nek en aliaj landoj la evangelikoj ne havas la religian liberecon, tiel li ne vidas motivon, kial ĝi devus esti en Hungara reĝlando. La kontraŭreformacio celiĝis al forprenado de temploj kaj forpelado reforme pensantajn predikantojn kaj instruistojn. Estis uzataj diversaj metodoj, por ke la loĝantaro revenu reen al la katolikismo, esceptante eĉ ne la plej kruelajn punojn kaj ekzekutojn.

Sur la hungara trono venis Leopoldo la 1-a, kiun edukis jezuitoj. Venis dekjaro de absolutismo. Estis forprenitaj 888 preĝejoj.

Ribelo de Thököly[redakti | redakti fonton]

La religia subpremo, ekonomia mizero kaj perforto kaŭzis reziston. Frunte de la malkontentuloj stariĝis Emeriko Thököly el Késmárk, kromnomata ankaŭ „Reĝo de Supra Hungarujo“, kiun li konkeris. Sukceso de la ribelo kaj turka minaco devigis la aŭstran reĝon kunvoki en aprilo de 1681 kunvenon en Sopronon. Romkatolikaj episkopoj estis nerenkontiĝemaj kaj intertraktado pri la religia libereco frakasiĝis.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

La 8-an de oktobro 1681 la imperiestro eldonis rezolucion, laŭ kiu la evangelikoj povis en Bratislavo konstrui templon. Sed malkontentaj estis kaj katolikoj kaj evangelikoj kaj la reĝo do eldonis novan rezolucion, en kiu li permesis al la evangelikoj en ĉiu departamento konstrui po du temploj, sed kun certaj limigoj:

  • Leĝa artikolo n-ro 25 destinis por konstruado de la nova protestantisma templo la jenajn kondiĉojn:
    • ĝi devis esti konstruita surrande de municipo, ekster urbaj limoj
    • ĝi devis esti konstruita en la paso de unu jaro
    • ĝi devis esti tute el ligno kaj konstruita sen uzo de metalaj elementoj
    • la ŝtona fundamento povis havi maksimume unu futon de tero
    • ĝi ne povis havi turon
    • la enirejo ne povis esti rekte el strato
  • Leĝa artikolo n-ro 26 proklamita fare de la soprona kunveno destinis, ke oni devis redoni al la protestantoj la preĝejojn, kiuj ili konstruis por si antaŭ la periodo de persekutado, vere, dum supozo, ke oni intertempe katolike ne konsekris ilin.

Tiel ĉi formulitaj dispono kaŭzis, ke anstataŭ la redono de 888 konfiskitaj templojla sopronaj artukoloj ebligis nur limigitan konstruadon de 38 novaj preĝlokoj, kiuj estis dislokendaj en dek unu fare de turkoj ne konkeritaj departamentoj de Hungara reĝlando. En Zvolena ĵupo tio estis en municipo Hronsek kaj en municipo Ostrá Lúka.

En tempo de la konstruado de temploj la habsburgaj oficistoj faris ĉion por tio, por ke ili ankoraŭ pli malgrandigu la rezistemon de la evangeliaj religiaj konstruaĵoj. Per propravola misdirado de la sopronaj artikoloj ili severigis eĉ tiel la limigantajn sankciojn.

Nur je 100 jaroj pli malfrue, kiam Jozefo la 2-a eldonis "Tolereman patenton", la protestantoj povis konstrui masonitajn preĝejojn, sed kun kondiĉo ekter la placoj, sen turo kaj sonoriloj.

Unikaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La protestantismaj artikolaj preĝejoj en Slovakio estas rara historia memorindaĵo, ĉar en ĉirkaŭaj landoj, kie ne regis tiel maltoleremaj interrilatoj, ne estis por similaj konstruaĵoj limigoj. Ĝis hodiaŭ en Slovakio konserviĝis 5 artikolaj lignaj preĝejoj: en Svätý Kríž (devene en Paludza), Leštiny, Istebné, Hronsek kaj Kežmarok.

La evangeliaj artikolaj preĝejoj en Kežmarok, en Hronsek kaj en Leštiny estis la 7-an de julio 2008 dum la 32-a kunsido de komitato de Unesko en kanada Kebeko enskribitaj en Liston de Monda heredaĵo en Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pramene k dejinám Slovenska a Slovákov VII - Turci v Uhorsku I., autor: kol., Literárne informačné centrum 2005, 365 s. ISBN 8089222005
  • Dejiny reformácie na Slovensku, Kvačala, J., Liptovský Mikuláš 1935.
  • Husiti a reformácia na Slovensku do Žilinskej synody, Dr. Varsik, Branislav, Sborníku filoz. fakulty univ. Komenského, roč.VIII, č.62, Bratislava 1932, 228 s.
  • Evanjelické kostoly na Slovensku, Janka Krivošová a kolektív, Tranoscius 2001, 287 s., ISBN 8071402133