Artikolaj lokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikolaj lokoj estas tiuj urbojvilaĝoj, kie estis konstruataj nekatolikaj preĝejoj en Hungara reĝlando fine de la 17-a jarcento kaj en la 18-a jarcento laŭ aparta jura artikolo (latine artikulus) N-ro 17-a kodigita en Sopron en 1681.

Luterana preĝejo en Sopron

Fine de la mezepoko la katolika eklezio perdis sian monopolon, ĉar kalvinanismo kaj luteranismo disetendiĝis. Sub la regado de la katolikaj Habsburgoj oni ne permesis konstrui nekatolikajn preĝejojn. Emeriko Thököly longe batalis por libereco de la religia kulto. Habsburgoj timis, ke eĉ ili perdos la tronon pro religiaj aferoj, tial ili revokis la parlamentanojn por solvi la problemon. Laŭ la nova leĝo oni nomumis po 2 komunumojn en ĉiuj departementoj, kie oni rajtis konstrui ankaŭ nekatolikajn preĝejojn. En aliaj lokoj tio ne estis permesata. La kondiĉoj estis rigoraj:

  • la preĝejo devas situi ekster la urbomuroj
  • la konstruado devis daŭri nur unu jaron
  • oni devis fari ĝin sen ŝtono (escepte la fundamenton) kaj metalo
  • sen turo devis konstruadi la preĝejon
  • la ĉefenirejo devis esti flanke

Jen kelke da lokoj, kie oni konstruis preĝejojn:

Ankaŭ la kalvinanaj preĝejoj estis permesataj, ekzemple en Szendrő.

Post jarcento oni jam permesis la konstruadojn el brikoj, baldaŭe oni permesis ankaŭ la turojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]