Kalvinana kirko (Viștea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Viștea
Kalvinana preĝejo en Viștea
Kalvinana preĝejo en Viștea
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Viștea (Cluj)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Viștea (Cluj) (ĝis Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ tiama oficiala hungara lingvo: Magyarvista).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko katolika romanika kirko estis tie. En 1488 ĉefaltaro de Dipatrino estis menciita. En 1498 la preĝejo iomete trakonstruiĝis. La unua mencio pri jam kalvinana preĝejo okazis en 1580. Ekde 1699 la galerio ornamas internan parton de la preĝejo. Ekde 1763 nova kasona plafono, ekde 1767 nova predikejo estas videblaj. La orgeno unue eksonis en 1825. En 1913 dum renovigo oni trovis freskojn el la mezepoko, sed poste laŭ la kutimo oni pentris ilin blankaj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fundamento, la enirejo kaj parto de muroj gardas la romanikon. Ekstera muro defendas la konstruaĵon. La preĝejo ne havas turon, la sonorilostablo pretiĝis en 1760. La absido estas rektangula kaj iom malpli granda, ol la navo. Apud la preĝejo malnova tombejo situas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio