Kalvinana preĝejo (Márokpapi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Márokpapi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Márokpapi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Alto 15 m (la sonorilstablo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Márokpapi (en la iama vilaĝo Márok).

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika (tiam katolika) preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento, la unua mencio okazis en 1332 kiel kirko Sankta Maria. Jam en la 14-a jarcento la kalvinanoj forprenis la konstruaĵon. En 1775 oni kovris la freskojn per kalkoj. Inter 1857 kaj 1902 la kirko plurfoje estis renovigita, poste en 1937. Post 2 jaroj fulmo trafis la kirkon, sed poste oni rekonstruis ĝin. En 2003 plena renoviĝo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed antaŭe etendiĝas la sonorilostablo. La absido estas kvarlatera. Ekstere pilieroj apogas la navon kaj absidon. Ankaŭ ekstere estas pentritaj ornamaĵoj en la 17-a jarcento. Interne la restintaj freskoj estis pentritaj en la 15-a jarcento. En la sanktejo estas videbla niĉo por sidadi.

Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la kirko ligna sonorilostablo estis konstruita en la 18-a jarcento. En 1874 ĝi estis renovigita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.