Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Újszeged)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Újszeged
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ildikó Vesmásné Zákányi
Konstruado 2010
Specifo
Enhaveco 250 sidlokoj, 50 starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szent-Györgyi Albert u. 6-8.
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Szeged, en ties urboparto Újszeged.

En 1919 Újszeged estis okupita de serboj, tial la kalvinanoj ne povis viziti sian kirkon en Szeged. Tamen la pastoroj ricevis permeson trairi la ponton (samtempe la limon) por aranĝi diservojn kaj fari aliajn religiajn servojn. Post jaro la serboj retiriĝis, tiu problemo ĉesis. En 1925 eksteraj partoj eklezie estis Algyő, Deszk, Kiskundorozsma, Öttömös, Pusztamérges, Sándorfalva, Pusztaszer, fine foraj urbopartoj de Szeged, tial oni deklaris tiun areon memstara laŭ eklezia (kalvinisma) administrado. Post 3 jaroj preĝdomo estis konstruita en Újszeged. En la sekvaj jaroj, jardekoj la menciitaj komunumoj ricevis kirkojn aŭ preĝdomojn loke, dum Újszeged pligrandiĝis. Tial la kalvinana administrado ligiĝas jam precipe al nur Újszeged. En 2010 la preĝdomo malkonstruiĝis kaj al la sama loko vera didomo estis konstruita.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas laŭ la trotuaro inter aliaj profanaj domoj. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre altiĝas la malalta kvadrata turo. Tiu konstruaĵo konsistas ne nur navo kaj turo, sed ankaŭ estas akcepta halo, kiu laŭnecese estas malfermebla kun la navo. Aliaj ejoj estas sur la etaĝo gastoĉambro, junulara ĉambro, poaroĥejo, sur la teretaĝo diversaj ĉambroj kaj aparta preĝdomo kun kapacito 90 homoj, se ne paroli pri la korto por subĉielaj kunvenoj. En la navo trovis lokon la malnova predikejo kaj diserva tablo. Supre 2 galerioj etendiĝas.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.