Kalvinana preĝejo (Abádszalók)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko en Abádszalók
Kalvinana kirko en Abádszalók
Kalvinana kirko en Abádszalók
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abádszalók
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 320 sidlokoj, 100 starlokoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Abádszalók, iam en vilaĝo Tiszaszalók.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento en tiu loko etendiĝis 2 apartaj vilaĝoj Tiszaabád kaj Tiszaszalók. En ambaŭ loĝis ĉefe kalvinanoj, ili aparte havis po unu preĝejojn (en Abád ekde 1789, en Szalók ekde 1822). La 2 kalvinanaj grupoj unuiĝis nur en 1987. En Abád pli frue estis ligna kirko. La kirko konstruita en 1789 plene renoviĝis en 1887, poste ekstere en 2000, interne en 2002. En la sekva jaro la orgeno moderniĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ placo. La fasado konsistas preskaŭ el la granda kvadrata turo kiel rizalito. Malsupre meze estas la enirejo. Malantaŭ la turo la sola kaj pli larĝa navo etendiĝas, kies fino estas la multlatera absido. Ankaŭ ĉe la navo estas enirejo. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Interno de la kirko