Kalvinana preĝejo (Baktalórántháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Baktalórántháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Baktalórántháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, klasikismo
Konstruado –ĉirkaŭ 1730
Specifo
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Baktalórántháza (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kontraŭturkaj bataloj aperis la kalvinismo en tiu areo. Inter 1597 kaj 1731 la kalvinanoj uzis la katolikan kirkon, poste ili jam havis propran barokan kirkon. La turo kaj alia navoparto estis konstruita en 1844 jam laŭ klasikismo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. Ĝi formas brikon, sed ambaŭflanke ĝi finiĝas en trapezaj formoj. Antaŭ la suda fasado la kvadrata turo plene reliefas. Enirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ alia (malnova) enirejo ĉe la trapeza formo. Interne nur sola galerio troviĝas. La navo havas platan plafonon. La predikejo kaj aliaj gravaj instalaĵoj estis faritaj en la 19-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.