Kalvinana preĝejo (Balatonarács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Balatonarács
Kalvinana preĝejo en Balatonfüred-Arács
Kalvinana preĝejo en Balatonfüred-Arács
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonfüred
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17841786
Specifo
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas historia monumento en urbo Balatonfüred (Hungario), en kvartalo Arács, kiu pli frue estis memstara vilaĝo Balatonarács.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumento la unua protestanta grupo fondiĝis ĉirkaŭ 1545. La unua protestanta kirko estis konstruita inter 1700-1702 (en tiu loko nun estas katolika kirko). Post duonjarcento sekvis la kontraŭreformacio, en 1754 ĝandarmoj volis forigi la kalvinanojn el la preĝejo, sed la protestantoj kontraŭstaris. Tamen post monatoj la okupo jam sukcesis fare de soldatoj kun ĉevaloj. La diservoj okazis poste en la proksimaj vilaĝoj. En Arács denove estis konstruita kalvinana kirko inter 1784-1786 (ankaŭ kalvinana lernejo konstruiĝis). La turo estis konstruita nur en 1921, dum la sentura periodo ligna sonorilostablo funkciis. En 2017 kalvinana infanĝardeno ekfunkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed la pastra loĝejo estas tre proksime. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas, kie la enirejo funkcias. La turopinto estas piramida. Malantaŭ la turo la navo etendiĝas, sed male la kutimojn ne laŭlonge, sed laŭlarĝe.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.