Kalvinana preĝejo (Csongrád)
Kalvinana preĝejo de Csongrád | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Csongrád
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csongrád (urbo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Csongrád-Csanád |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Endre Antal |
Konstruado | 1935–1937 |
Specifo | |
Longo | 18 m |
Larĝo | 8,5 m (interne) |
Alto | 5,6 m (navo interne); turo 22 m |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia moderna konstruaĵo en urbo Csongrád (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 18-a jarcento en Csongrád vivis plejparte katolikoj. La sporadaj kalvinanoj eklezie apartenis al Szentes. Ili ricevis parcelon de la urbo por konstrui kirkon en 1935, post 2 jaroj ĝi estis jam preta. En 2010 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en granda parko. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata kampanilo aparte altiĝas, tamen ĝi estas ligita per arkada koridoro kun la navo. En la fasado la portiko plene dominas kun tri grandaj arkadoj, antaŭe ŝtuparo estas videbla. En la portiko estas kvarangula enireja pordo. La interna spaco estas puritana, la muroj estas blankaj. La plafono estas ebena kaj kovrita per pentritaj lignoj.