Kalvinana preĝejo (Dudar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Dudar
Kalvinana preĝejturo de Dudar
Kalvinana preĝejturo de Dudar
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dudar
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Dudar.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri konstruado de la katolika gotika kirko de Dudar mankas informoj, nur dokumento diras, ke katolika pastro venis en 1495. En la sekva jarcento la vilaĝo foje apartenis al la Osmana Imperio, samtempe la loĝantoj grandparte prenis la kalvinismon. Ili akiris ankaŭ la preĝejon. La unua konata predikisto estis tie en 1629, la plej fama Pál Török ekde 1804. La kirko barokiĝis (tamen restis kelkaj gotikaj partoj) en 1798. Novaj benkoj alvenis en 1990. La preĝejo ekstere en 1995, interne en 2013 plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. Ĉe la turpiedo funkcias la enirejo. Interne en ligna galerio funkcias la orgeno. Sur la muron oni metis memortabulon pri falintoj de la 2-a mondmilito.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.