Kalvinana preĝejo (Fót)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Fót
Kalvinana preĝejo en Fót
Kalvinana preĝejo en Fót
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fót
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 600 sidlokoj
Longo 32 m
Larĝo 8.5 m
Alto 39 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en mezo de la urbo Fót.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolika kirko konstruiĝis en la 12-a jarcento, la unua kalvinana grupo formiĝis en 1554. Ili akiris kaj traformis la katolikan preĝejon. En la 18-a jarcento kelkfoje ĝi trakonstruiĝis, en 1787 pretiĝis la nun videbla formo. En 1829 fulmo trafis la turon, pli nova turo estis konstruita en 1867, iom pli frue ankaŭ aliaj partoj de la preĝejo renoviĝis. La orgeno ekfunkciis en 1887.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La konstruaĵo havas longan navon, antaŭe turo altiĝas. La turo estas kvadrata, tamen pli supre estas jam okangula. Ĉe la piedo de la turo estas enirejo, sed pli ornama enirejo estas ankaŭ flanke de la navo. Super ambaŭ enirejoj fenestrorozoj estas videblaj. Interne estas galerio precipe por la orgeno. La predikejo estis ornama, kontraste la muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.