Kalvinana preĝejo (Felsőzsolca)
Kalvinana preĝejo de Felsőzsolca | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Felsőzsolca |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1957 |
Specifo | |
Enhaveco | 150 homoj |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo de Felsőzsolca estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Felsőzsolca (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La kalvinanoj vivis en tiu komunumo ekde la dua duono de la 16-a jarcento kaj en 1597 ili havis paroĥon kaj kirkon. En la frua 17-a jarcento jam la plena loĝantaro estis kalvinana, sed ĉirkaŭ 1650 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 18-a jarcento pro politiko de Habsburgoj la alvenintaj loĝantoj estis nur katolikoj. Dum la socialismo diversaj homoj alvenis, ankaŭ kalvinanoj. Ili konstruis preĝdomon kun ebena tegmento en la jaro 1957, selan tegmenton kaj sonorilostablon, iam ankaŭ flankonavojn. Ekde 2012 kalvinana bazlernejo ekfunkciis en la urbeto. En 2019 estis aĉetita proksima domo konvena por kunvena domo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto. Antaŭ fasado la parte turo, parte sonorilstablo plene reliefas, antaŭe estas pluvŝirmilo, kiu etendiĝas ĝis la trotuaro. La turopinto formas cepon. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kalvinana kutimo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2017-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj