Kalvinana preĝejo (Gyula)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Gyula
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyula
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstruado 17911795
Specifo
Enhaveco 500 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en urbo Gyula.

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost dominado de turkoj vivis jam kalvinanoj en Gyula. Ili konstruis la nun videblan preĝejon inter 1791-1795. Ĝi bruldetruiĝis en 1801, la rekonstruaj laboroj finiĝis post 3 jaroj laŭ planoj de Antal Czigler. La kirko estis pligrandigita en 1821 kaj 1875, renovigita en 1995 kaj 2020. La provizora orgeno estis farita en 1822, la pli nova en 1828.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed la fasado renkontiĝas kun la trotuaro. La fasado estas simetria, meze plej supre la turo altiĝas, plej malsupre la enirejo funkcias. Sur la fasado estas videblaj apud la enirejo po unu fenestroj, pli supre 3 fenestroj. La navo estas brikoforma. Interne la galerio estas duetaĝa kaj volbarka.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.