Kalvinana preĝejo (Létavértes-Vértes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de Létavértes-Vértes
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Létavértes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo eklektikismo
Konstruado 18151862
Specifo
Enhaveco 680 sidlokoj
Longo 25 m (interne)
Larĝo 11 m (interne)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4283 Létavértes, Irinyi u. 10.
vdr

La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en Hungario, en urbo Létavértes, ĝis 1970 en vilaĝo Vértes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kalvinanoj en Vértes okazis en 1546. Ili havis kirkon ekde 1681, sed pro kadukiĝo ĝi estis malkonstruita en 1815. La pli nova estis konstruita inter 1815-1862. La orgeno estis kreita en 1877, renovigita en 2007. La plena tegmento estis renovigita en 1999, en la sekva jaro la plena eksteraĵo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Nur la turo havas fenestrojn, la fasada parto ne. La pordo troviĝas ĉe piedo de la turo. Interne la muroj estis blankaj laŭ la kutimoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.