Kalvinana preĝejo (Mănăstireni)
Kalvinana preĝejo de Mănăstireni | ||
---|---|---|
Kalvinana preĝejo en Mănăstireni
| ||
reformed Christianity church • defend-kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Rumanio | |
Municipo | Mănăstireni | |
Geografia situo | 46° 46′ 45″ N, 23° 5′ 16″ O (mapo)46.779223.0878Koordinatoj: 46° 46′ 45″ N, 23° 5′ 16″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 40 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Mănăstireni (ĝis Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ tiama oficiala hungara lingvo: Magyargyerőmonostor).
Historio[redakti | redakti fonton]
Romkatolika preĝejo konstruiĝis post 1242 (sed arkeologoj supozas ankaŭ pli fruan kirkon), kiu iĝis paroĥa preĝejo en 1330. En 1442 oni konstruis novajn gotikajn navon kaj sanktejon. Tiutempe 2 turoj estis, sed dum la longa historio unu malaperis. Supozeble en la 16-a jarcento la kalvinanoj transprenis la preĝejon. Laŭ la hungarlingva surskribo en 1734 la preĝejo estis trakonstruita kaj ekstera muro defendas la preĝejon. La nun videbla kvadrata turo, ankaŭ bastiono estis konstruita en 1770. La preĝejo havas rondan romanikan fenestron kaj 5 gotikajn fenestrojn en la suda flanko. La predikejo estis skulptita el ŝtono de 1742.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
Lorenco Umling faris la pentradojn de la kasona plafono, galerio, tablo kaj la benkoj supozeble en 1758. La sakristia enirejo estas renesanco. Ekstere estas triopa skulptaĵo, pri kio eĉ fakuloj ne scias la originon. Apud la preĝejo paroĥo funkcias.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio