Kalvinana preĝejo (Nagybajom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nagybajom
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagybajom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
Adreso 7561 Nagybajom, Fő u. 69.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Nagybajom (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Nagybajom ekzistis katolika kirko dum la mezepoko. Dum dominado de turkoj en 1542 kalvinana predikisto alvenis, poste la loĝantoj elektis la kalvinismon kaj ili uzis nature la katolikan kirkon, kiun la katolikoj reprenis en 1717. Alia nova kalvinana preĝejo estis konstruita en la jaroj 1786 kaj 1787, kiu estis eksplodigita en 1945 dum la 2-a mondmilito. Ĝi estis rekonstruita en 1948, sed fulmo plene detruis ĝin, poste oni konstruis la nun videblan modernan kirkon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en korto. En la fasado la plurlatera turo plene reliefas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.