Kalvinana preĝejo (Nyírmada)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nyírmada
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírmada
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18251834
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Nyírmada, Kálvin tér 16, 4564
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Nyírmada (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loĝloko la (tiam katolika) kirko ekzistis jam en 1334. La loĝantoj prenis la kalvinismon ĉirkaŭ 1560, poste jam ili uzis la kirkon. En 1693 Nyírmada iĝis sidejo de la klavinana episkopo. Pli nova preĝejo estis konstruita inter 1825-1834, ĝi estis rekonstruita en 1875. La mebloj kaj la predikejo estis kreitaj en 1833.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ placo en korto. La fasado estas simetria, meze malsupre funkcias la enirejo, krome estas videblaj diverstipaj fenestroj. La plej supre la kvadrata turo altiĝas (sed ne reliefas). Estas ankaŭ alia enirejo en la navo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.