Kalvinana preĝejo (Peterd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Peterd
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Peterd
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Peterd
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Peterd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Baranya
Arkitektura priskribo
Konstrustilo 1768 baroko; 1836 klasikismo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 75 sidlokoj + 40 sidlokoj en la galerio
Longo 35 m
Larĝo 20 m
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en malgranda vilaĝo Peterd.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ opinio de arkeologoj la unua romanika (tiam katolika) preĝejo de Peterd estis konstruita en la 12-a jarcento, en la sekva jarcento ĝi estis pligrandigita jam kiel gotika konstruaĵo. En la 15-a jarcento la kirko plene estis trakonstruita. La unua mencio okazis nur en 1573. Dum dominado de turkoj ĝi estis moskeo. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en la 18-a jarcento, nature ili havis jam la preĝejon, tiutempe estis farita la ligna kasona plafono. En 1768 ĝi plene renoviĝis, eĉ ankaŭ la turo. Denovaj trakonstruoj okazis en 1836 (tiam estis konstruita la ligna galerio), 1905, 1936. Diversaj renovigaj laboroj okazis en la fruaj 2000-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. Meze estas ankaŭ la enirejo, sed arkeologoj trovis 2 aliajn pordojn flanke en la muroj. La absido estas duonronda. Interne la predikejo estas skulptita. La muzikilo estas harmoniumo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.