Kalvinana preĝejo (Tállya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Tállya
Kalvinana preĝejo en Tállya
Kalvinana preĝejo en Tállya
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tállya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, malfrubaroko
Konstruado 17531755
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Tállya.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sentura preĝejo konstruiĝis en la 1750-aj jaroj. La turo estis konstruita nur en 1795. La preĝejo estis pligrandigita en 1805. Post 5 jaroj ĝi parte bruldetruiĝis pro incendio. La renovigo okazis longe. En 1861 denove incendio okazis, poste tuj oni komencis renovigi la preĝejon, tiam formiĝis la nun videbla formo. La orgeno estis farita en 1868.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto ĉirkaŭita per ŝtona muro. La korto mem estas donaco de Francisko Rákóczi la 2-a. La turo havas supre rondbalkonon. La sanktejo estas duonronda. Interne la plafono estas riĉe pentrita. La predikejo estis skulptita el unusola ŝtono en 1862.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.