Kalvinana preĝejo (Tatabánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Tatabánya
Kalvinana preĝejo en Tatabánya
Kalvinana preĝejo en Tatabánya
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tatabánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Komárom-Esztergom
Dato de konsekro 1995
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Szabó (arkitekto)
Konstruado 19841995
Specifo
Konstrumaterialo monolita ferbetono
Ligiloj
Adreso 2800 Tatabánya, Május 1 park 3/b
vdr

La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Tatabánya (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu agrikultura areo en 1896 komenciĝis minado de karbonoj. Alvenis laboristoj el la tuta lando, inter ili ankaŭ kalvinanoj. Ili fondis eklezian grupon en 1900 kiel filio de Tata (Hungario). La diservoj okazis en la loka lernejo. Pastro loke estis ekde 1907, en la sekva jaro la matrikulo ekfunkciis. En 1911 la grupo memstariĝis (aŭ ne estis filio). Sonorilo estis farita en 1923. La preĝejo mem konstruiĝis nur en 1938, al kiu ĝuste post jardeko oni alkonstruis preĝoĉambron. En 1964 la plena areo estis malkonstruita pro la minado. Instalaĵoj de la kalvinana kirko estis metitaj en la alia kalvinana kirko en la iama Alsógalla. El la kompenso oni kreis preĝdomon, oficejon kaj pastoran loĝejon. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1984-1995.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto apud parko. La fasado estas simetria, meze la tre larĝa pordo videblas, al kiu larĝaj ŝtupoj kuras. Sur la teretaĝo troviĝas la oficejo, pastora loĝejo kaj publikaj ĉambroj. La unua etaĝo konsistas el la diservejo kune kun la sonorilo, ĉar sonorilostablo ne konstruiĝis. Menciindas la enireja pordo skulptita el ligno fare de Ernő Moser.

Fontoj[redakti | redakti fonton]