Kalvinana preĝejo (Edelény-Finke)
Kalvinana preĝejo de Edelény-Finke | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Edelény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1846–1854 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Edelény (Hungario), en urboparto Finke (ĝis 1950 memstara vilaĝo).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri katolika kirko de Finke okazis en 1300. La vilaĝo iĝis konata pilgrimloko en la 15-a jarcento. En 1580 la loĝantoj elektis la kalvinanan eklezion, samtempe la kirko iĝis kalvinana ĝis 1595, poste pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi ruiniĝis. La kalvinanoj konstruis novan preĝejon inter 1846-1854.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en korto. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, sed super la enirejo pluvŝirmilo reliefas. La plej supre ligna firstotureto troviĝas. La alia flanko de la simpla navo finiĝas en trapezo. La muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. Interne post la enirejo ligna galerio estis konstruita por la orgeno. Same interne ligna ŝtuparo kuras al la galerio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj Arkivigite je 2021-08-08 per la retarkivo Wayback Machine