Kalvinana preĝejo (Onga)
Kalvinana preĝejo de Onga | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Onga |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 260 sidlokoj |
Longo | 20 m |
Larĝo | 8 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Onga, Rákóczi u. 54. |
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Onga (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu komunumo katolika kirko estis konstruita en la 14-a jarcento. En la meza 16-a jarcento la loĝantoj kalvinaniĝis, dum la kirko plurfoje bruldetruiĝis pro la konstantaj kontraŭturkaj bataloj (precipe en 1588). Tamen la konstruaĵo ĉiam estis rekonstruita, kiel en 1782, sed ĝi bruldetruiĝis pro incendio en 1822. La parta rekonstruado okazis inter 1823-1828, dum diservoj longe okazis en privata domo. Tiam oni portis la gotikan pordon de la mezepoka ruino kaj enkonstruis ĝin en la navon. Pliaj renovigaj laboroj okazis en 1857 kaj la mankanta turo estis alkonstruita en 1904. La orgeno estis kreita en 1906. La turo plene detruiĝis en 1944, post 4 jaroj ĝi iomete estis rekonstruita, plene denove en 1960. En 2003 arkeologoj esploris en la kirko, post 2 jaroj pena renovigo okazis, eĉ la turo estis plialtigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. En la fasado la kvadrata turo meze plene reliefas. En la turo 2 sonoriloj loĝas. Dekstra flanko de la navo havas reliefantan enirejan antaŭĉambron, la alia enirejo tra la turo funkcias. La navo finiĝas en duonronda absido.