Kalvinana preĝejo (Szokolya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szokolya
Kalvinana preĝejo en Szokolya
Kalvinana preĝejo en Szokolya
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szokolya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (suba parto de la turo), la ceteraj partoj estas klasikismo
Konstruado
Specifo
Alto 24 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en vilaĝo Szokolya (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine mezepoka katolika, gotika kirko estis konstruita supozeble en la 14-a jarcento. La unua signifa mencio okazis en 1397 kaj ĝi funkciis dum dominado de turkoj. En la dua duono de la 16-a jarcento la loĝantoj kalviniĝis. Escepte la turon la preĝejo estis malkonstruita en 1856 kaj pli moderna preĝejo estis tuj konstruita. La orgeno estis farita en 1905. Arkeologoj en 1984 trovis fundamenton kaj kelkajn murpartojn el la origina katolika kirko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monteto, sed tre proksime estas la tombejo kaj paroĥo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas kune kun 2 apogpilieroj. La enirejo okazas tra la turo, tamen estas ankaŭ alia enirejo ĉe la navo. Interne la instalaĵoj estas konvenaj al la kalvinana liturgio.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

En la paroĥo mem naskiĝis Ádám Mányoki en 1673, kies patro estis la tiutempa predikisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.