Kampara komunumo de Viipuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampara komunumo de Viipuri
bildokolekto pri la centra urbo Viipuri, kiun ĉirkaŭis la komunumo
bildokolekto pri la centra urbo Viipuri, kiun ĉirkaŭis la komunumo
bildokolekto pri la centra urbo Viipuri, kiun ĉirkaŭis la komunumo
eksa komunumo de Finnlando • administra teritoria unuokomunumo
Administrado
Lando Finnlando
Gubernio Gubernio Viipuri
Provinco Karelia terkolo (Karelia istmo)
Demografio
Loĝantaro 19 842  (1939) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 49′ N, 28° 44′ O (mapo)60.811228.7298Koordinatoj: 60° 49′ N, 28° 44′ O (mapo) [+]
Areo 585,89 km² (58 589 ha) [+]
Kampara komunumo de Viipuri (Finnlando)
Kampara komunumo de Viipuri (Finnlando)
DEC
Kampara komunumo de Viipuri
Kampara komunumo de Viipuri
Situo de Kampara komunumo de Viipuri

Map

Pliaj informoj
Lingvoj finna kaj sveda
vdr

La kampara komunumo de Viipuri estas eksa komunumo de Finnlando en suda Karelio en cedita areo. La komunumo estis fondita en 1869. Ĝi situis apud urbo Viipuri (jen finne, svede Viborg) sur bordo de Viborga Golfo, kiu apartenas al orienta parto de Finna Golfo. La kirkvilaĝo de la komunumo estis Ihantala. Ĝi preskaŭ tute pereis dum la vintra milito. La 31-an de decembro 1939 la komunumo havis 19 842 loĝantojn. Ĝia terareo estis 585,89 km². La enlandakvoareo estis 28,04 km². Post la daŭriga milito la loĝantaro de la komunumo estis movita plejparte al Uusimaa al Kampara komunumo de Hyvinkää, Kampara komunumo de Lohja, Nurmijärvi, Tuusula kaj Vihti.

La plej konata persono el Kampara komunumo de Viipuri estis verŝajne Johannes Virolainen.

Vilaĝoj de Kampara komunumo de Viipuri estis Ahokas, Alasommee, Alasäiniö, Haankylä (ankaŭ Haka), Hapenensaari, Hämäläinen, Ihantala, Juustila (ankaŭ Juustilanjoki), Jyrkilä, Järvelä, Kaipola, Karppila, Kaukola, Kiiskilä, Kilpeenjoki, Kilpeenjoki–Sydänmaa, Kilpeenjoki–Vakkila, Konkkala, Korpelanautio, Kurikkala, Kähäri, Kärki, Kärstilä, Lahti, Lavola, Leppälä, Lihaniemi, Lyykylänjärvi, Mannikkala, Mälkki, Naulasaari, Nikoskela, Nuoraa, Näätälä, Pakkainen, Parkaus, Perojoensuu, Pien-Merijoki, Pietilä, Pihkala, Piispansaari, Porkansaari, Rapattila, Rasalahti, Repola–Lyykylä, Repola–Tervajoki, Rikkola, Ryysylä, Rääsiälä, Saarela, Samola, Savolainen, Suur-Merijoki, Suurpero, Tali, Terävälä, Tikkala, Tirhiä, Uskila, Uusikartano, Vahvaniemi, Vatikivi, Ventelä, Ykspää, Ylivesi, Yläsommee kaj Yläsäiniö.

La kampara komunumo de Viipuri apartenis al la gubernio Viipuri.