Kanaria kulicikapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaria kulicikapo
Kanaria kulicikapo
Kanaria kulicikapo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Stenostiredoj Stenostiridae
Genro: Culicicapa
Specio: C. helianthea'
Culicicapa helianthea
(Wallace, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kanaria kulicikapoCitronkolora kulicikapo (Culicicapa helianthea) estas malgranda paserina birdo (11,4 cm). Ĝi estis iam konsiderata parto de la familio Muŝkaptuledoj, sed lastatempe estas konsiderata parto de la Stenostiredoj. Temus pri "muŝkaptuledoj" tre rilataj al la (Paruedoj)[1]. La termino “Citronokolora” aludas al la flava koloro kiu estas la plej klara karaktero de la specio, kiu havas semarkajn citronkolorajn subajn partojn ĝis el la gorĝo. Krome, kvankam la kapo kaj supraj partoj estas olivecaj (kun malhelbrunaj partoj en ŝultroj, flugilplumoj kaj centra vosto), estas ankaŭ flava koloro en ĉirkaŭokulaj ringoj, kolnuanco kaj en nuanco de flugiloj kaj vosto. Tia koloro estas kaŭzo de ambaŭ nomoj nome Kanaria kaj Citronkolora kaj same en la latina scienca nomo kie helianthea devenas el la vorto Helianto de la genro helianthus el kiuj kelkaj specioj estas nomataj sunfloro, kiu havas saman flavan koloron en siaj petaloj.

Tiu specio troviĝas en Indonezio kaj Filipinoj, dum la samgenra Grizkapa kulicikapo etendas en pli ampleksa teritorio kontinenta. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

La Kanaria kulicikapo estas insektovora specio, kiu ĉasas en subkreskaĵaro, ripoze sur videbla branĉo, el kiu gvatas insektojn. Ĝi havas agrablan kanton kaj ne estas timema el homoj. Ĝi ne estas konsiderata minacata specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barker et al. (2004), Beresford et al. (2005)