Kando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kando estas purigita, kristaligita kaj preskaŭ diafana sukero. Ĝi havas brunan, blankan, flavan tipon.

En epoko antaŭ ol kristaligita sukero industrie disponeblis, oni uzis kandon por sukerigi kafon, ktp. En la kamparanaj domoj dika peco de kando pendis de la plafono, kaj kiam iu bezonis sukeron, oni forrompis etan pecon el ĝi per marteleto. Ĉar kando estas malmola, oni tenis ĝin en la buŝo dum kaftrinkado tiel, ke ĝi dolĉigu la guston. Tiu kutimo konserviĝis en kelkaj regionoj (norda Francio, ktp) eĉ post la apero de kristaligita sukero.

Oni povas kandi ekz. fruktojn, fruktoŝelojnflorojn, ankaŭ angelikon.