Kantabra Naciisma Konsilio
La Kantabra Naciisma Konsilio (en la kantabra, Conceju Nacionaliegu Cántabru, aŭ mallongige CNC) estas politika partio de Kantabrio. Ĝia ideologio estas kantabrismo, naciismo kaj maldekstro. Ĝi estis fondita en la jaro 1995, kiel kuniĝo de pli fruaj kantabrismaj movadoj.
La partio partoprenis ĉiujn balotojn, de ties fondiĝo ĝis la hispana baloto de 2008, sed neniu el ties kandidatoj estis elektitaj. La partio eniris en kriza periodo post la regiona kaj municipa balotoj de Kantabrio en 2007. Post eksterordinara kunsido okazinta la 26-an de januaro 2008 la partio decidis ne partopreni baloton de 2008[1]. Tial la partio ne prezentis kandidatojn ekde 2007.
La partio estas la ununura partio, kiu publike apogas la oficialigon de la kantabra lingvo kaj ofte uzas ĝin en siaj publikaj prelegoj kaj raportoj. La partio apogas agnoskon de la kantabra labaro kiel oficiala flago de Kantabrio. La oficialigon apogis ankaŭ la urbodomo de la kantabra municipo Comillas en 2006[2].
Rezultoj de balotoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Baloto | Kandidato | Voĉdonoj | % el ĉiuj voĉdonoj | Deputitoj | Rango |
---|---|---|---|---|---|---|
1999 | Parlamento de Kantabrio | - | 1.179 | 0,37% | 0 | 7-a |
2000 | Kongreso de la Deputitoj | - | 2.103 | 0,63% | 0 | 4-a |
2003 | Parlamento de Kantabrio | - | 1.670 | 0,48% | 0 | 6-a |
2004 | Kongreso de la Deputitoj | - | 1.431 | 0,39% | 0 | 4-a |
2004 | Eŭropa Parlamento[3] | Bernat Joan | 555 | 0,23% | 0 | 6-a |
2007 | Parlamento de Kantabrio | G. Barredo | 1.245 | 0,36% | 0 | 5-a |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Conceju-CNC celebró, el pasado 26 de enero de 2008, un Congresu Extraordinario en el que marcó las pautas de trabajo para la organización a partir de ahora.. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2013-12-30.
- ↑ Conceju-CNC comienza la campaña para el “Reconocimiento del Lábaru como Bandera de Cantabria”. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2013-12-30.
- ↑ En la baloto de 2004 de la Eŭropa Parlamento, la partio partoprenis la naciisman koalicion Eŭropo de la Popoloj, kiu atingis unu deputiton, kiu estis elektita inter membroj de Respublika Maldekstro de Katalunio kaj Eusko Alkartasuna.