Kantono Kossuth (Iovao)
| kantono Kossuth (Iovao) | |
|
| |
| kantono de Iovao | |
|---|---|
| Mapo | |
Situo en Iovao | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 15-a de januaro 1851 |
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Algona |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
2524 km² 2520 km² 4 km² |
| Loĝantaro - 2020 (censo): - Loĝdenso: |
14 828 6 / km² |
| Horzono: | UTC-6 (somere UTC-5) |
| Nomita laŭ: Lajos Kossuth (ekzilita hungara prezidento) | |
La kantono Kossuth (angle Kossuth County) estas unu el la 99 kantonoj de Usono en la subŝtato Iovao. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 14 828 personoj sur areo de 2 524 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Martin, kantono Humboldt, kantono Faribault, kantono Emmet, kantono Palo Alto, kantono Pocahontas, Kantono Winnebago, kantono Hancock kaj kantono Wright. La kantona ĉefurbo estas Algona. La kantono estis fondita la 15-an de januaro 1851. La nomo venis de hungara politikisto Lajos Kossuth, kiu gvidis batalon de libereco kontraŭ la Habsburgoj en 1849.
La teritorio situas tute norde en la subŝtato kaj norde havas limon al la najbara subŝtato Minesoto.
Municipoj kaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Jenaj urbaj municipoj (cities) situas en la distrikto:
- Algona
- Bancroft
- Burt
- Fenton
- Lakota
- Ledyard
- Lone Rock
- Lu Verne, tute en la sudo de la kantono kaj parte jam en la najbara kantono Humboldt
- Swea City
- Titonka
- Wesley
- West Bend, tute okcidente en la kantono kaj parte jam en la najbara kantono Palo Alto
- Whittemore


