Kantono Lincoln (Okcidenta Virginio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon kantono Lincoln.
kantono Lincoln (Okcidenta Virginio)
Mapo
Mapo de Okcidenta Virginio kun kantono Lincoln emfazita
Situo en Okcidenta Virginio
Situo de Okcidenta Virginio en Usono
Statistikaĵoj
Fondita 23-a de februaro 1867
Ŝtato Usono
Subŝtato  Okcidenta Virginio
Ĉefurbo Hamlin
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
1136 km²

Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

20 463
18 / km²
vdr

La kantono Lincoln - angle Lincoln County - estas kantono de Usono en la subŝtato Okcidenta Virginio. Ĝia administra centro estas la urbo Hamlin.

La distrikto estis nomita laŭ Abraham Lincoln, prezidento de Usono, kiu per la Usona Enlanda Milito sukcesis nuligi la disiĝon de la lando. Post la milito iuj proponis nomi la distrikton laŭ Jefferson Davis, prezidento de la secesiinta parto, sed la propono ne sukcesis.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 20 463 personoj sur areo de 1 136 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km².

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]