Kapelo Ĉiuj Sanktuloj (Pécsvárad)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Ĉiuj Sanktuloj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécsvárad
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Komló
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La tombeja kapelo Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia en urbo Pécsvárad (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas opinio, ke tiu ĉi kapelo estis konstruita ĉirkaŭ 1050 fare de Domoszló, kiu estis filo de Samuel Aba. Laŭ dokumentoj Domoszló estis ĉi tie entombigita, sed iom poste jam en la alia abateja kapelo estis entombigita. Laŭ alia opinio la kapelo estis la unua paroĥa kirko de la komunumo farita en la 11-a aŭ 12-a jarcentoj. En la malfrua 12-a jarcento la preĝejo estis plene trakonstruita. Dum dominado de turkoj la konstruaĵo ne estis detruita. En 1730 ĝi barokiĝis kaj turo estis alkonstruita, en 1815 plene estis trakonstruita. Tiuj laboroj preskaŭ plene malaperigis la mezepokajn partojn. Ĝis 1918 la preĝejo estis paroĥa kirko de la germana minoritato, poste ĝi estas tombeja kapelo. En 2014 la arkeologia esplorado trovis valorajn mezepokajn partojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas sola en tombejo, antaŭe ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas preskaŭ plene simetria, meze la turo iomete reliefas. Sur la fasado krom la enirejo estas 2 niĉoj, tamen ne en identa ebeno. La turpinto estas piramida.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.