Kapelo Dolora Dipatrino (Törökszentmiklós)
Kapelo Dolora Dipatrino | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Törökszentmiklós |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Eger |
dekanujo | Törökszentmiklós |
Dato de konsekro | 1896 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1756–1761 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La kapelo Dolora Dipatrino estas golgota pilgrimloka konstruaĵo en la urbo Törökszentmiklós (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En mezo de la tombejo estis konstruita memorkapelo memore al familiano en 1761. Ĉirkaŭ 1800 la tombejo ĉesis, sed la kapelo restis. La familio renovigis la kapelon en 1819, sed en mezo de la 19-a jarcento diversaj homoj aĉetis ĝin. En 1896 depost pligrandigo kaj renovigo la kapelo estis donacita al la loka katolika komunumo. Samtempe ĝi estis konsekrita. En 1900 la kapelo estis ĉirkaŭita per muro kaj ŝtupoj estis konstruitaj al la enirejo. Servistaj monaĥoj faris la necesajn preĝejajn servojn inter 1938-1950, poste ordinaraj pastroj. En 1948 la papo donacis kopian graciskulptaĵon al la kapelo, ĝi estis metita al la altaro. Inter 1948-2002 la kapelo estis paroĥa kirko, tial ĝi estis denove pligrandigita en 1949.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kapelo situas sola sur monteto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La turpinto estas plurlatera piramido. Ŝtupoj kuras al la enirejo. Inter la ŝtupoj kaj enirejo krucifikso estas videbla.
Kermeso okazas en la 15-an de septembro aŭ en la sekva dimanĉo.