Kapelo Dolora Virgulino (Lábod)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Dolora Virgulino
Tombeja kapelo Dolora Virgulino en Lábod
Tombeja kapelo Dolora Virgulino en Lábod
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lábod
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Csurgó
paroĥo ĉe la vilaĝa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo iam romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La kapelo Dolora Virgulino estas katolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Lábod (en la iama vilaĝo Hosszúfalu, nun vilaĝparto) en la tombejo. La kapelo estas la plej malnova konstruaĵo de la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kapelo (tiam preĝejo) troviĝas en eklezia listo de Hungario inter 1332-1337, tial oni supozas, ke ĝi konstruiĝis en la 1300-aj jaroj. Dum dominado de turkoj la reformacio disetendiĝis, ankaŭ tie tiutempe la kalvinanoj uzis la preĝejon. Episkopo Ádám Péter Acsády reakiris ĝin en 1729. Tiutempe la loka bienulo trakonstruis la kirkon, ŝajnas, nur la fundamento restis origina. Post kelkaj jardekoj pli nove preĝejo estis konstruita en la vilaĝo, la malnova iĝis tombeja kapelo. En tiu periodo menciinda posedanto estis barono Simon Sina, kiu (kaj ankaŭ la ceteraj posedantoj) zorgis pri bona stato de la kapelo. En la kapelo estis entombigitaj kelkaj posedanto-familianoj. La nuntempa posedanto kaj zorganto estas la katolika eklezio, tial la nomo preĝejo decas la kapelon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en la tombejo. La kapelo konsistas el navo kaj kvadrata absido. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La absido estis iomete pli mallarĝa kaj malalta. En la dekstra flanko de la navo 2 fenestroj estas videblaj. La muroj kaj ekstere kaj interne estas blankaj. La altara bildo estis pentrita proksimume en 1760. La predikejo estas farbita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.