Kapelo Sankta Anna (Lőrinci)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Anna
Kapelo Sankta Anna en Lőrinci
Kapelo Sankta Anna en Lőrinci
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lőrinci
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Vác
dekanujo Hatvan
paroĥo en la urbo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La kapelo Sankta Anna estas sakrala monumento historia en Hungario, en rando de urbo Lőrinci.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pluraj historioj ligiĝas al la kapelo. Laŭ tio ĝi estis konstruita pro ĥolero okazinta en 1723 aŭ inundo okazinta en 1722. Estas fakto, ke la kapelo konstruiĝis en 1723 kaj estis konsekrita post 2 jaroj. Paŝo post paŝo la kapelo atingis tutlandan famon kiel pilgrimloko, eĉ la najbara herbejo ne sufiĉis por la pilgrimantoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La simpla konstruaĵo situas sola sur herbejo, tre proksime Zagyva fluas. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas kun piramida turpinto. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La fasado havas solan fenestron super la enireja pordo, ankaŭ la turo havas fenestron. La navo finiĝas en plurlatera absido. La navo havas po unu duonrondajn fenestrojn. La absido estas iomete pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ la fasado golgoto troviĝas kune kun subĉiela altaro. Iomete flanke ŝtona kruco estas, same kalvaria vojo sed la skulptaĵoj mankas. Iomete for dometo por la zorgisto estas videbla.

Kermeso okazas en la plej proksima sabato kaj dimanĉo al 26-a de julio.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]