Kapelo Sankta Anna (Tököl)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Anna
Kapelo Sankta Anna en Tököl
Kapelo Sankta Anna en Tököl
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tököl
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
paroĥo ĉe Preĝejo Naskiĝo de Maria (Tököl)
Dato de konsekro 1985
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La kapelo Sankta Anna estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en rando de urbo Tököl (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kapelo estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento kiel kirko de vilaĝo, kiu senhomiĝis dum dominado de turkoj. Turkaj fontoj jam ne mencias la kirkon. En la sekva erao en 1728 ĝi estas videbla en aŭstra-hungara mapo. En 1778 la konstruaĵo estis barokigita, En 1821 oni entombigis virinon, samtempe plenaj renovigaj laboroj okazis, la originaj fenestroj estis enmurigitaj kaj faris kelkajn novajn fenestrojn. Ankaŭ faris vestiblon. Tiam la kapelo havis firstotureton. La kapelo funkciis, kiel konata pilgrimloko. En 1944 pro furiozaj atakoj de Tököl la preĝejeto bruldetruiĝis. La rekonstruo okazis nur inter 1981-1982. Oni restaŭris la enmuritajn fenestrojn, sed vestiblo kaj firstotureto ne estis rekonstruitaj. Depost fino de la socialismo denove estas pilgrimado.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola inter pinoj, sede apude estas videblaj sonorilostablo kaj kruco el 2015. La kapelo estas brikoforma kaj finiĝas en absido, kiu estas iom pli malalta, mallonga kaj mallarĝa. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. Interne la muroj estas blankaj.

Pilgrimo okazas en la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo
Absido
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.