Kapelo Sankta Jakobo (Ják)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Jakobo
Kapelo Sankta Jakobo en Ják
Kapelo Sankta Jakobo en Ják
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ják
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo Sankta Jakobo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Ják, en la vilaĝmezo apud la malgranda baziliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la konstruado mankas informoj, sed la fakuloj konsentas en tio, ke ĝi konstruiĝis en la sama tempo, ol la apuda kirko. Tio estis en la 13-a jarcento antaŭ kaj post invado de la tataroj (1241). En la kirko monaĥoj servis, kiuj ne rajtis fari ceremoniojn pri bapto, geedziĝo, morto ktp, tial oni konstruis ankaŭ kapelon, kiu estis la ceremonia vilaĝa preĝejo. Dum la historio la kapelo restis preskaŭ origina.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo staras sola en la kirka korto apud fasado de la kirko. Ĝi estas preskaŭ rondforma kaj ĝi havas etaĝan altecon. Ornamaĵoj de la kapelo ne atingas riĉecon de la kirko. La plej menciinda estas tamen la ornamriĉa enirejo, preskaŭ la sama enirejo estas videbla en la kirko, krome kopio de la enirejo estas videbla en Kastelo Vajdahunyad. Super la enirejo estas videblaj skulptaĵoj pri ŝafo de Dio kaj sinmordantaj drakoj.

La ĉefaltaro estis farita en la 1770-aj jaroj, sed la 2 anĝeloj venis el la kirko. Same el la kirko venis skulptaĵo pri la bona pastoro farita en la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La kapelo kun la kirko