Kapelo Sepdolora Dipatrino (Fertőszentmiklós)
Kapelo Sepdolora Dipatrino | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Fertőszentmiklós |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Fertőszéplak |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La kapelo Sepdolora Dipatrino estas eklezia konstruaĵo en urbo Fertőszentmiklós (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Iu aĉetis bienon ĉirkaŭ 1460 apud la komunumo kaj li metis kolonon kun skulptaĵo pri Sepdolora Dipatrino en mezo de arbaro. Post duonjarcento granda ŝtormo okazis kaj fulmo trafis la kolonon. Mirakle la skulptaĵo restis netuŝita, tial ĝi iĝis loko de pilgrimantoj. La loko estis ankaŭ miraklofara, lambastonoj estis forlasitaj ĉe la skulptaĵo. En 1903 rondkapelo estis konstruita kaj oni metis la skulptaĵon sur la altaron. En 1980 okazis la duonmiljara datreveno kun 15 000 pilgrimantoj ankaŭ el eksterlando.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kapelo situas sola en senarbejo de arbaro. La kapelo estas rotondo kovrita per kupolo.
Kermeso okazas en la tria dimanĉo de septembro.