Kapelo Koro de Jesuo (Miskolc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de
Koro de Jesuo
Kapelo de Koro de Jesuo en Miskolc
Kapelo de Koro de Jesuo en Miskolc
rock-cut church • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Dato de konsekro 1935
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 25 m (ĉefnavo)
Larĝo 18 m (fasada muro)
Alto 9 m (fasada muro)
Konstrumaterialo artefarita kavo, sed la fasado estis masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo de Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Miskolc, en kvartalo Tapolca.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1934 monaĥo taksis la kavojn konvena por kapelo. La kavoj (tiam por ŝafoj) estis 6×8x2 m. Oni pligrandigis kaj kunligis la kavojn. En la sekva jaro jam oni uzis la konsekritan kapelon, tamen oni daŭris la laboron. En 1940 finiĝis elminado de la koridoro ĉirkaŭ la kapelo. La 2-a mondmilito kaŭzis difektojn, la rekonstruoj finiĝis en 1965. En 1995 renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

En pinto de la fasado situas kruco, pli malsupre sonoriloj funkcias, tial meza parto de la fasado estas kvazaŭ turo. En dekstra parto de la fasado estas videbla skulptaĵo pri Sankta Maria. Ankaŭ interne oni metis skulptaĵojn. En la dekstra flanko de la navo estas la flanka altaro, en la maldekstra flanko estas la ĥorejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]