Kapo de profesoro Doŭel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kapo de profesoro Doŭel (ruse Голова профессора Доуэля, [Golova Professora Douela]) estas ruslingva sciencfikcia romano de sovetia verkisto Aleksander Belajev, unu el la plej konataj verkoj de la aŭtoro.

Unua versio (kiel rakonto) estis publikigita en "Laborista gazeto" en 1925. Plena versio estis publikigita samjare en revuo "Tutmonda esploristo". Belajev nomis ĝin memvivpriskriba: li ne povis movi pro malsano kaj deziris rakonti kion povas fari kapo sen korpo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Pariza profesoro-kirurgo Kern kaŝite laboras pri revivigo de homa kapo kaj sukcesas. Lia nova helpantino Mari Loran hazarde eksciis ke liaj sukcesoj estas ligitaj al reviviginta kapo de lia estinta gvidanto kaj konata profesoro Doŭel mortinta je suspektindaj cirkonstancoj. Kern kaŝis ekzistadon de la kapo kaj sklavigas ĝin uzante ideojn de Doŭel por sia laboro.

Sub gvido de Doŭel Kern faras serion da sukcesintaj operacioj: revivigis kapojn de aliaj homoj kaj kunligas unu kun nova korpo. Estinta trinkeja kantistino Brike ricevis korpon de pereinta pro fervoja akcidento aktorino Anĵelika; ŝi deziras forkuri kaj rekomenci vivon. En Riviero kune kun siaj geamikoj ŝi renkontas pentriston Arman Lare kaj la pentristo rekonas korpon de sia malaperinta amikino Anĵelika kun kapo de alia virino. Krome, Arman kaj lia amiko Artur Doŭel de Brike ekscias ke en ejo de Kern ŝi vidis vivan kapon de patro de Artur.

Profesoro Kern samtempe komprenis ke Mari interparoladas kun kapo de Doŭel kaj jam scias pri liaj krimoj. Timante malkaŝiĝon li perforte fordonas ŝin al psikmalsanulejo de doktoro Ravino. La "malsanulejo" fakte estas malliberejo, tie oni per kruelaj agoj psikmalsanigas sanulojn.

Artur Doŭel kun amikoj revenas al Parizo. Kun helpo de alia pentristo — Ŝaub — armite atakas la malsanulejon kaj savas Mari de tie. Tiatempe profesoro Kern jam publike montras sian laboron pri revivigo al scienca komunumo. Mari kun ŝiaj amikoj venas al la kunsido kaj malkaŝas krimojn de Kern. Polico faras traserĉadon ĉe Kern sed senrezulte. Strebante trovi sian parton Artur Doŭel atingas decidon pri nova traserĉado. Ili trovas kapon de Doŭel mortanta: antaŭe Kern venenigis lin; tamen li sukcesis fine malkaŝi la krimojn. Profesoro Kern ne deziras esti kondamnita kaj faras sinmortigon.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj roluloj de la romano estas jenaj:

  • Kern — profesoro-kirurgo, krimulo
  • Mari Loran — kuracisto, lia helpantino
  • Ĝon — servisto-nigrulo
  • Anĵelika Gaj — pereinta kantistino, ŝia korpo estis uzata de Kern
  • Marta-ruĝulino — amikino de Brike
  • Ĵan - edzo de Marta
  • Loran — patrino de Mari
  • Arman Lare — pentristo
  • Artur Doŭel — filo de profesoro Doŭel
  • Ŝaub — pentristo el Aŭstralio, amiko de Lare
  • Ravino — kuracisto-krimulo, estro de psikmalsanulejo
  • Kapoj:
    • Doŭel — profesoro, kirurgo
    • Toma Buŝ — pereinta laboristo, lia kapo estis revivigita de Kern
    • Brike — pereinta kantistino el trinkejo, ŝia kapo estis revivigita de Kern

Filmado[redakti | redakti fonton]

En 1984 laŭ la romano aperis filmo "Testamento de profesoro Doŭel" («Завещание профессора Доуэля», en rusa lingvo, reĝisoro Leonid Menaker).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]