Kapucena monaĥejo (Znojmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iama kapucena monaĥejo en Znojmo

Kapucena monaĥejo de Znojmo longan tempon funkciis en Znojmo, Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondon de ĝi iniciatis la ĉefepiskopo de Olomouc Francisko el Dietrichstein. La meto de la fundamenta ŝtono kun 39 ĉeloj sur grundo ĉe la suda rando de la ĉefa placo (kiu nuntempe nomiĝas Masarykovo náměstí) estis en 1628 dum ĉeesto de imperiestro Ferdinando la 2-a. Sur la areo antaŭe estis ok burĝaj domoj; ĝin aĉetis grafo Cäsar von Gall. Ĉar unu el la domoj malkonstruotaj estis en la posedado de la dominikanoj ili kompense ricevis alian ejon en la urbo.

La klostra preĝejo sub la patroneco de Johano la Baptisto konsekritis en 1632 fare de la olomouc-a helpepiskopo Johann Ernest. En la 20.11.1723 partoprenis imperiestro Karolo la 6-a, lia edzino Elisabeth Christine von Braunschweig-Wolfenbüttel kaj du aliaj arkidukinoj du sanktajn mesojn. En 1829 la sonoriloj nove mulditis fare de Theresia Florido; ilin konsekris Cyrill Rapp, abato de la Aŭgustenana konvento en Brunno. En 1754 starigitis ĉe la muro spektanta la placon eta kapelo kun scenoj el la Olivarba monto ŝtonreliefe. En 1841 tiu ĉi kirketo restaŭritis je kostoj de la mecenato kaj komercisto Alois Haase. Pro kontraŭfajra protekto faritis en 1782 nova salonego por la klostrobiblioteko. Artisto Adalbert Rada el Znojmo pentris la plafonon.

Ĝis kreo de moravia-silezia religifonduso la kapucenoj vivis per almozoj de la urbanoj kaj de la distriktanoj. Krome subtenis ilin la premonstratoj de Louka, de la prepostejo de Hradiště svatého Hypolita, de la jezuitoj kaj de la bienposedantoj mem ĝis la abolo sub la regado de imperiestro Jozefo la 2-a. Post la almozdonadofino ĉiu konventano ricevis el la religia fonduso fiksitan salajreton. En 1843 imperiestro Ferdinando la 1-a permesis ankaŭ la transprenon de necesaj riparkostoj fare de la citita religia fonduso.

Komunistoj forpelis la ordenanojn el ilia konvento kaj ene ekfunkciis loĝejo por turistoj. Nuntempe al la tuto mankas efika utiligo.

Konventobiblioteko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1636 oni havas mencion pri klostra biblioteko kiu ĉefe en la 18-a jarcento pligrandiĝis danke al diversaj novaj akiroj. Post la perforta ekmalfunkcio de la najbara Louka-monaĥejo alvenis de tie nova cento da libroj. Finfine malantaŭ la Dua mondmilito ĉirkaŭ 3200 volumoj donitis al la universitata biblioteko brunna. Bibliotekistoj iam ankaŭ konservis ŝuon de lia papa moŝto Inocento la 13-a kiun ili estis ricevintaj fare de grafo von Schaumburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anton Hübner, Viktor Hübner, Michael Netoliczka: Denkwürdigkeiten der königl. Stadt Znaim. Nach den hinterlassenen Manuskripten des k.k. pens. Bezirkshauptmannes Herrn Anton Hübner, herausgegeben von Viktor Hübner und Michael Netoliczka. VIII. Lieferung

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Znaimer Kapuzinerkloster en la germana Vikipedio.

48.85361111111116.0505