Karekso
Karekso | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Carex halleriana
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Karekso (Carex) estas multspecia genro el planta familio ciperacoj. La specioj estas plurjaraj herboj kun gramineecaj folioj, pli-malpli triangulaj tigoj kaj spike aranĝitaj, diklinaj floroj en preskaŭ ĉiuj specioj monoikaj. Ili formas ofte tufojn kaj kreskas en malsekaj lokoj.
Kareksoj troviĝas preskaŭ tutmonde. Ili mankas nur en malaltaj tropikaj terenoj, kie aperas nur malmultaj specioj en Sudorienta Azio. Ankaŭ en Afriko sude de Saharo troviĝas malmultaj specioj. Abundas specioj male en Norda Ameriko, kie troviĝas 480 specioj, kaj ankaŭ en Orienta Azio.
Specioj
- Carex acuta
- Carex arenaria, Sabla karekso
- Carex halleriana
- Carex sylvatica, Arbara karekso
- Carex vulpina