Saltu al enhavo

Karl Maria Wiligut

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Maria Wiligut
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1866 (1866-12-10)
en Vieno
Morto 3-an de januaro 1946 (1946-01-03) (79-jaraĝa)
en Bad Arolsen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
okultisto
milita komandisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Karl Maria WILIGUT (10-an de decembro 1866 en Vieno - 3-an de januaro 1946 en Arolsen) estis popola esoteristo kaj SS-grupgvidanto.

Li estis oficiro en la aŭstra-hungara monarĥia armeo. Wiligut aperigis artikolojn ekde 1932 en ĵurnalo Hagal kaj tiutempe kontaktiĝis kun Heinrich Himmler. Li membriĝis en 1933 sub kaŝnomo "Weisthor" en SS, estis ekde 1934 SS-Standartenführer, pli poste SS-Gruppenführer (General-leŭtenanto).

Wiligut kaj Himmler havis same grandan intereson pri temoj de okultismo, esoterismo kaj mitologio. Pro lia influo je Himmler, oni nomumis lin eĉ ankaŭ „Rasputin de Himmler".

Li devis forlasi en aŭgusto de 1939 la SS, ĉar li pruviĝis ĉarlatano kaj trouzis alkoholaĵojn, medikamentojn. Tiutempe senvualiĝis, ke Wiligut inter 1924 kaj 1927 pasigis tempon en nervokuracejo.

Liaj ezoteraj verkoj repopulariĝis inter la novnazioj en la 1990-aj jaroj.