Karl Martin Reinthaler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Martin Reinthaler
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1822 (1822-10-13)
en Erfurto
Morto 13-an de februaro 1896 (1896-02-13) (73-jaraĝa)
en Bremeno
Lingvoj germana
Loĝloko BremenoKolonjo
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino
Familio
Patro Karl Christian Wilhelm Reinthaler
Okupo
Okupo komponistoĥorestro • voĉa instruisto • orgenisto
Verkoj Das Käthchen von Heilbronn
Edda
vdr

Karl Martin REINTHALER (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1822 en Erfurto, mortinta la 13-an de februaro 1896 en Bremeno) estis germana komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la lernejestro Carl Christian Reinthaler, fondinto de Marteno-konvento en la eksa Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto, li frekventis la Reĝan gimnazion. Poste li studis teologion en Berlino antaŭ ekokupiĝo pri muziko. En Berlino li ĝuis la instruadon de Adolph Bernhard Marx kaj dediĉis sin pleje je kantado. Reĝa stipendio ebligis al li fari studvojaĝojn inter 1850 kaj 1852 al Parizo, Romo kaj Napolo post kio li iĝis (en 1853) instruisto pri kantado ĉe la Konservatorio de Kolonjo. Samtempe li transprenis la estradon de la tiea urba Kantadsocieto.

Lia tiutempe estiĝinta oratorio »Jephtha« kialigis por la voko en 1858 je katedralorgenisteco kaj dirigenteco de Singakademie je Bremeno. Retiriĝo estis en 1893.

De liaj aliaj verkoj komponaĵoj menciindas - krom kantoj kaj etaj porkorusaĵoj: »In der Wüste«, por ĥoro kaj orkestro; »Das Mädchen von Kola«; la operoj »Edda« (1875; furorfaro en Bremeno kaj Hanovro) kaj »Das Käthchen von Heilbronn« (1881; sukceso ekz. en Frankfurto kaj Lepsiko); sinfonio kaj la premiita Bismarck-himno por soloj, ĥoro kaj orkestro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 16. Leipzig 1908, p. 762-763 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]