Karl von Rumohr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl von Rumohr
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1785 (1785-01-06)
en Reinhardtsgrimma
Morto 25-an de julio 1843 (1843-07-25) (58-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Innerer Neustädter Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno • Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo kulturhistoriisto • arthistoriisto • verkistoekonomikisto • manĝaĵa kritikisto • historiisto de agrikulturo
vdr
Rumohr, ĉ. 1834

Karl Friedrich von RUMOHR (naskiĝinta la 6-an de januaro 1785 en Reinhardtsgrimma, mortinta la 25-an de julio 1843 en Dresdeno) estis germana mecenato, gastrozofo kaj kolektisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis arthistorion en Göttingen. Je Dresdeno, kiel li serĉis la proksimecon de Ludwig Tieck, li konvertiĝis al katolikismo. En 1804 iris li Romon kaj Napolon revenonte al Germanujo en la 1806-a jaro. Dek jarojn poste li denove iris al Italujo faronte en Florenco studojn pri sia ĉefverko »Italienische Forschungen« (Berlino 1826–31). Tria alitaluja vojaĝo en 1828 efektivigis pliriĉigon de la Reĝa muzeo en Berlino (kp. la verkon de li ĉi-prie, »Drei Reisen nach Italien«; Lepsiko 1832).

Post kiam li de 1829 helpis ordigi la aferojn en la menciita muzeo li de 1831 ĉefe Dresdene loĝis.

De liaj aliaj verkoj ankoraŭ menciindas la jenaj: »Hans Holbein der Jüngere in seinem Verhältnis zum deutschen Formschnittwesen« (Lepsiko 1836) kaj »Zur Geschichte und Theorie der Formschneidekunst« (Lepsiko 1837). Gastrozofie li aktivis kontribuante al libro aperanta sub la nomo de lia persona kuiristo König »Geist der Kochkunst« (dua eldono, Stuttgart 1832). Verkis li ankaŭ romanon »Deutsche Denkwürdigkeiten, aus alten Papieren« (Berlino 1832), du novelarojn »Novellen« (München 1833 kaj 1835), humurpoeziaĵon »Kynalopekomachia, der Hunde-Fuchsenstreit« (Lübeck 1835) kaj »Schule der Höflichkeit« (Stuttgart 1834–35).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 262 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]